Páginas

segunda-feira, 28 de outubro de 2019

Ĵomart kaj Nataŝa - Vi kaj Mi



Vi kaj mi, ni ambaû estas
strangaj iomete
Volus ni renkonti festojn
en voja malkvieto

Volus ni trakanti kantojn
en la lingvoj ĉiuj
Kaj ankoraû volus ankaû
aûskulti la aliajn

Volus vidi ni amikojn
dum la tuta jaro
Estu vivo tre komplika
sed ne tre amara

Volus vidi tutan mondon
kaj vojaĝi ĉiam
Trovi volus ni respondojn
al demandojn niaj

Ni ne ĉiam estos junaj
Kaj mi volus ankaû
estu ni por longe kune
vi kaj mi, ni ambaû

Nenhum comentário: